﻿1
00:00:04,000 --> 00:00:07,890
La instrumento MUSE de Ege Granda Teleskopo de ESO

2
00:00:07,890 --> 00:00:14,220
donis al astronomoj la plej bonan tri-dimensian vidon de la profunda Universo.

3
00:00:14,800 --> 00:00:20,060
Per observado dum 27 horoj de la regiono de la Suda Hubble-a Profunda Kampo

4
00:00:20,060 --> 00:00:24,860
oni akiris distancojn, movojn

5
00:00:24,860 --> 00:00:31,720
kaj aliajn trajtojn de pli multe de galaksioj ol iam ajn antaŭe en tiu ĉi malgranda peco de la ĉielo.

6
00:00:31,720 --> 00:00:38,580
Oni eĉ superis Hubble kaj malkaŝis antaŭe nevideblajn objektojn.

7
00:00:42,200 --> 00:00:44,990
Tio ĉi estas ESOkasto!

8
00:00:45,390 --> 00:00:53,010
Plej aktuala scienco kaj vivo malantaŭ kulisoj de ESO, la Eŭropa Suda Observatorio.

9
00:01:04,000 --> 00:01:11,950
Longaj eksponoj de la ĉielo kreis multajn profundkampajn bildojn dirantajn multe pri la juna Universo.

10
00:01:12,530 --> 00:01:18,650
La plej fama de tiuj, farita en 1995, estas la Hubble-a Profunda Kampo,

11
00:01:18,960 --> 00:01:23,720
kiu rapide ŝanĝis nian komprenon pri la juna Universo.

12
00:01:23,720 --> 00:01:32,260
Du jarojn poste sekvis simila bildo de la Suda ĉielo — la Suda Hubble-a Profunda Kampo.

13
00:01:32,940 --> 00:01:36,450
Sed tiuj ĉi bildoj enhavis ne ĉiujn respondojn.

14
00:01:37,360 --> 00:01:42,670
Por ekscii pli, astronomoj devis poste rigardi al ĉiu aparta galaksio per aliaj instrumentoj,

15
00:01:43,280 --> 00:01:50,170
por fendi la lumon en koloroj, el kiuj ĝi konsistas, kaj mezuri distancojn kaj aliajn trajtojn.

16
00:01:51,210 --> 00:01:54,710
Tio estis malrapida kaj peniga tasko.

17
00:01:55,330 --> 00:02:02,020
Sed nun la nova instrumento MUSE povas fari la saman laboron por ĉiuj objektoj en la kampo samtempe

18
00:02:02,020 --> 00:02:04,480
kaj multe pli rapide.

19
00:02:05,140 --> 00:02:10,630
La unua tasko de MUSE estis longe observi la Suda Hubble-a Profunda Kampo

20
00:02:11,150 --> 00:02:14,890
kaj la rezultoj superis ĉiujn ekspektojn.

21
00:02:16,650 --> 00:02:19,760
Eĉ kun malpli longa ekspontempo ol tiu de Hubble

22
00:02:19,900 --> 00:02:27,500
MUSE malkaŝis pli ol dudek tre malbrilajn objektojn, kiujn Hubble eĉ tute ne vidis.

23
00:02:28,510 --> 00:02:33,210
La datumoj de MUSE enhavas spektrojn por ĉiu rastrumero de la bildo

24
00:02:33,210 --> 00:02:35,790
— entute ĉirkaŭ 90 000 rastrumeroj —

25
00:02:35,790 --> 00:02:44,390
dirantaj al astronomoj pri distancoj, komponaĵo kaj internaj movoj de centoj de distancaj galaksioj.

26
00:02:44,390 --> 00:02:51,750
Anstataŭ produkti unu solan bildon MUSE produktas stokon de miloj da bildoj

27
00:02:51,750 --> 00:02:55,360
montrantaj la vidon en diversaj koloroj.

28
00:02:57,910 --> 00:03:06,780
La novaj observadoj ebligis mezuri distancojn al 189 galaksioj en tiu ĉi regiono de la ĉielo.

29
00:03:06,780 --> 00:03:10,660
Ili estas markitaj per koloritaj simboloj sur tiu ĉi bildo.

30
00:03:11,020 --> 00:03:14,020
La koloroj montras kiom for estas la galaksioj:

31
00:03:14,020 --> 00:03:20,860
bluaj kaj verdaj estas relative proksimaj, rozkoloraj kaj purpuraj estas tre malproksimaj.

32
00:03:20,860 --> 00:03:24,670
Ni vidas tiujn galaksiojn en la tempo kiam Universo ankoraŭ estis tre juna.

33
00:03:24,670 --> 00:03:31,200
Trianguloj estas objektoj, kiuj estas tiom malbrilaj ke oni tute ne povis vidi ilin sur bildoj de Hubble

34
00:03:31,200 --> 00:03:34,700
sed MUSE detektis ilin.

35
00:03:36,870 --> 00:03:41,740
Por proksimaj galaksioj MUSE eĉ povas eltrovi kiel ili rotacias

36
00:03:41,740 --> 00:03:46,520
kaj kiel ŝanĝiĝas iliaj trajtoj en diversaj partoj de ili.

37
00:03:47,140 --> 00:03:49,890
Pasante tra 3D-datumoj de MUSE

38
00:03:49,890 --> 00:03:54,510
unu flanko de rotacianta galaksio aperas pli frue ol la alia,

39
00:03:54,510 --> 00:03:58,510
ĉar unu flanko proksimiĝas al ni sed la alia malproksimiĝas.

40
00:03:58,510 --> 00:04:05,610
Doppler-a efiko ŝovas la lumon aŭ al la blua aŭ al la ruĝa parto de la spektro.

41
00:04:08,830 --> 00:04:13,320
La potenco de MUSE por esplori distancajn galaksiojn estis demonstrita.

42
00:04:14,050 --> 00:04:18,050
Nun astronomoj povas esplori milojn da galaksioj

43
00:04:18,050 --> 00:04:22,710
kaj malkaŝi novajn treege malbrilajn distancajn galaksiojn.

44
00:04:23,240 --> 00:04:28,380
Tiuj infanoj — ni vidas ilin pli ol 10 miliardoj da jaroj en la pasinteco —

45
00:04:28,380 --> 00:04:33,760
iom post iom kreskis kaj estiĝis galaksioj kiel la Lakta vojo kiun ni vidas nun.

46
00:04:33,760 --> 00:04:42,480
Esplorado de ili en tiom juna aĝo malkovras por ni valoregan fenestron al galaksia evoluo.

47
00:04:55,900 --> 00:05:02,020
Transskribo de ESO; traduko de Yana K. (Jana Suna).

